LA DELOKIGITOJ DE AFRINO
Nikolas
Xil Carvalho, sekretario de
IKEL regule diskonigas tradukojn pri kurdoj
el la eŭska ĵurnalo Berria, ni disponigas ilin
al la vizitantaj de nia retejo.
13.05.2018
- 2018-04-02: La delokigitoj de Afrino
- 2018-04-01: Kurda junularo
- 2018-03-03: Intervjuo kun Haitham Hussein
- 2018-03-02: Intervjuo kun Dilek Ocalan
Katalunio volas voĉdoni por decidi pri
propra aŭtonomio kontraŭ la volo de la Hispana
Ŝtato.
17.09.2017
Legu regulajn informojn en esperanto pri tiu aktuale streĉa situacio je:
http://www.collectiuemma.cat/post/category/esperanto
Ĉilia Prezidentino pardonpetas al la mapuĉa popolo
23.06.2017
"Mi
pardonpetas al la mapuchea popolo pro la eraroj kaj hororoj kiujn
niaj Registaroj faris aŭ toleradis rilate al ĝi."
La esperantan version de la parolado de la Ĉilia Prezidentino Michelle Bachelet vi povas legi en jena blogo: http://peripateante-trattt.blogspot.ch/2017/06/chilio-prezidbachelet-mapuchea-popola.html
Originala
fonto en la hispana: http://www.latercera.com/noticia/bachelet-pide-perdon-al-pueblo-mapuche-presenta-medidas-la-araucania/
Aperis la lernolibro: Ni lernu la eŭskan
06.12.2016
33-leciona kurso de la eŭska lingvo, kun aldonaj materialoj, gramatiko kaj ekzercoj. Aŭtoroj: Aitor Arana, Wim Jansen. Eldoninto: Eŭska Esperanto-Asocio, 2016. Prezo: 19,80 €+afranko. Aĉetebla ĉe UEA kaj ĉe Eŭska Esperanto-Asocio: xabirico@outlook.com
Peruo agnoskis la alfabeton de 31 indiĝenaj lingvoj
25.02.2016
Pri tio oni povas legi sur la dulingva blogo de Josenilton kaj Madragoa, en la portugala kaj en Esperanto:
"Dum la jaro 2015, Peruo agnoskis oficiale 31 el la indiĝenaj idiomoj ekzistantaj en la lando, kie la hispana estas la patrina lingvo de 83,9% de la loĝantoj. ..."
Por legi plu:
http://jotakaeme.blogspot.ch/2016/02/esperanto.html
Unua vortaro eŭska-esperanto, esperanto-eŭska
05.02.2016
La lingvisto kaj verkisto Aitor Arana ĵus verkis tiun vortaron (720 paĝoj kaj 22 000 kapvortoj kun tre
multaj esprimoj). Kvankam delonge ekzistas metodoj, kiuj ebligas al eŭskparolantoj lerni esperanton - kaj devus ankaŭ ekzisti la reciproko ! - vera vortaro estis
tre bezonata. Espereble ĝi troviĝos en plej multaj librovendejoj de Eŭskio. Ĉiukaze oni povas ĝin
mendi ĉe Eŭska Esperanto Asocio: xabirico@outlook.com (prezo: 35 € + afranko)
Lo Tian
10.01.2016
Vojaĝinte plurajn jarojn tra la tuta mondo, post malkovro de Afriko, Skandinavio kaj Brazilo, Lo Tian (franclingve Christian) retrovis amon al sia denaska regiono, la vaŭda kantono en Svislando. Li eklernis la vaŭdan variaĵon de la arpitana, la loka lingvo, kiun li nun regule parolas matenmanĝante dufoje semajne kun du lertaj vaŭdparolantoj.
Kaj Lo Tian estas kantisto. Akompanata de tri aliaj muzikistoj li kantas nur en la arpitana. Vi povas aŭskulti lian lastan kreaĵon, “ma vioûla”, mia violo, je: https://www.youtube.com/watch?v=B56FFcty89Q
Kaj plurajn aliajn je:
Kaj vi, okcitanoj kion vi volas?
26.11.2015
David Grosclaude el la okcitana partio Poc diris, la 12an de novembro dum polika kunveno
(meeting) de la elekta listo
Nouveau Monde (Nova Mondo), en Montpellier: «Se vi komprenas
la mortigan danĝeron
de la klimata plivarmiĝo
vi povas kompreni la mortigajn riskojn por demokratio de la kultura malvarmiĝo kaj de la lingva unuformiĝo.»
https://www.facebook.com/partitoccitan/videos/974914252576057/