Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj (IKEL)

Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj

  www.etnismo.org    →    Esperanto    →    Engaĝiĝo  
Arpitan / Francoprovençâl | Asturianu | Brezhoneg | Català | English | Español | Euskara | Français | Gaeilge | Italiano | Magyar

Laŭ la traktado de minoritatoj oni povas juĝi civilizacion
(Mahatma Gandhi)



Por savi serioze endanĝerigatajn popolojn.
Kontraŭ arbar-hakado kaj malsato.


Ekzistas nun du gravaj TTT-ejoj, kiujn IKEL varme rekomendas viziti ĉiutage:

    Hungersite:

La problemo de malsato en la malriĉaj landoj estas enorma: la loĝantaro de tiuj landoj ne povas normale vivteni sin, kaj ĉefe la infanoj mortas pro manko de nutraĵoj, dum en la nordo de la mondo manĝaĵoj kaj trinkaĵoj fariĝas pli kaj pli malmultekostaj kaj en kelkaj landoj (ekz. Usono) imprese altiĝas la nombro de homoj kun troa pezo. Temas pri situacio malmorala, kiu dependas de la misekvilibra distribuo de riĉeco en la mondo, kaj kontraŭ kiu tamen ĉiu el ni povas fari ieton: ekzistas TTT-ejo kie vi povas klaki unufoje ĉiutage sur la butono "Donate free food". Se vi faros tion, komerca sistemo de sponsoroj kaj varbado (almenaŭ ĉi-foje) agas tre pozitive, atribuante difinitan kvanton da mono al la monda nutro-fonduso je ĉiu klako. Tiu mono utilas por savi de malsato la plej malriĉajn popolojn de la planedo.

MONDA MALSATO: www.thehungersite.com
(alklaku la grandan flavan butonon: "Click here - it's FREE!")

    Rainforestsite:

Ekzistas alia TTT-ejo, kiu uzas la saman formulon: temas pri la ejo de pluv-arbaroj! Je ĉiu klako, terpeco estas aĉetata danke al la mono de la sponsoroj por ĝin savi de arbar-hakado. Konsideru ke la pluv-arbaroj estas unu el la plej gravaj bremsiloj kontraŭ la forceja efekto kiu estas katastrofe varmiganta nian planedon. Konsideru ankaŭ ke en la pluv-arbaroj koncetriĝas miloj da vivuloj, kelkaj eĉ ne konataj de la homo, kaj kiuj povus utili por malkovri kuracilojn kaj aliajn aferojn ege utilajn por la homa medicina progreso. Vi havos do du tre fortajn motivojn por viziti ĉiutage tiun ĉi gravegan ejon. Al tiuj du ĝeneralaj motivoj aldoniĝas la etnista temo prilumanta la neceson, por ke la tero plu estu bela, ke oni respektu bestojn kaj plantojn kaj, kompreneble, la rajton je tradicia vivo ekzemple de la indiĝenaj popoloj, ekzemple tiuj de Amazonio!!!

PLUVARBAROJ: www.therainforestsite.com
(alklaku la grandan verdan butonon: "Click here - it's FREE!")

Ne forgesu do viziti ambaŭ ejojn unu fojon ĉiutage
kaj komuniki la iniciaton al viaj parencoj kaj geamikoj!!!

Por kontakti nin, bv. uzi la paĝon
Kontaktoj kun la Estraro de IKEL,
indikante en via mesaĝo la nomon de la kontaktota estrarano!


Revuo: Etnismo

Kopirajto © 2015 Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj (IKEL)