Fondita en 1978, IKEL tutmonde pledas por la rajtoj de la etnaj minoritatoj. Tia respekto estas justa, ĉar ĝi metas ĉiujn popolojn sur nivelon de egaleco sen privilegioj kaj rasismaj distingoj, kaj ĝi estas utila, ĉar ĝi povas preventi militojn. Fundamenta dokumento de IKEL estas la Deklaracio por Etnista Humanismo. Organo de la Komitato estas la revuo Etnismo, kiu tri-foje jare informas pri etnaj temoj. IKEL estas fak-asocio de Universala Esperanto-Asocio (UEA).
|