Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj (IKEL)

Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj

  www.etnismo.org    →    Esperanto    →    Deklaracio por etnista humanismo  
Arpitan / Francoprovençâl | Asturianu | Brezhoneg | Català | English | Español | Euskara | Français | Gaeilge | Italiano | Magyar

Laŭ la traktado de minoritatoj oni povas juĝi civilizacion
(Mahatma Gandhi)


Deklaracio por etnista humanismo

    1) En la nuna alte teĥnologiiĝinta kaj dense interplektita mondo sufiĉas premo de butono por eksplodigi la planedon, dum la ekologiaj ekvilibroj estas serioze skuataj pro amas-konsumado fare de nur eta parto de la homaro. La nuna "mond-ordo" estas ekstreme maljusta, ĉar ĝi baziĝas sur ekspluatado de la riĉuloj al la malriĉuloj, de la Nordo al la Sudo, de la homo al la Naturo.

    2) Tiu ĉi mond-ordo, krom esti ekstreme maljusta, ankaŭ minacas kaŭzi rapidan finon de la pluretna homa civilizo kaj de la homa supervivo, pro la militoj kiujn ĝi kaŭzas kaj ĉar ĝia rabado de la Naturo ne plu estas eltenebla kaj ĉar ĝi, atribuante prioritaton al la interesoj de la potencohavaj grupoj, incitas la popolojn unu kontraŭ la alia, en lukto por riĉaĵoj pli kaj pli elĉerpiĝantaj kaj en la manoj de malgrandaj elitoj.

    3) Tipa kazo de tiu ĉi prioritatigo estas naciismo, la sanktigo de unu ŝtat-intereso kontraŭ ĉiu alia, kie la ŝtat-intereso estas erare kaj pretekste uzata por kaŝi la volon de ekskluzivaj ekonomiaj kaj potenco-havaj grupoj. La kazo de eksa Jugoslavio, kie ĉiuflanke tribecaj argumentoj provis pravigi sangan lukton por kontraŭleĝaj negocoj, estas priluma ekzemplo de tiu tendenco.

    4) La nuna sistemo estas tre forta, ĉar ĝi kapablas dividi la homojn per la armiloj de naciismo kaj konsumismo. Tiel la popoloj luktas unu kontraŭ la alia por la sama pseŭdo-bonfarta revo, sekurigante pluan regadon de la ĉiam samaj elitaj interesoj.

    5) Ni vidas la fortan neceson repensi tiun mond-ordon, kiu influos niajn vivojn morgaŭ, kaj reorganizi ĝin laŭ principoj de individua kaj grupa libereco kaj demokratio. Estas krome nepre bezonate ke la tuta homaro reviziu sian nunan koncepton de Naturo kiel libere ekspluatebla riĉec-fonto.

    6) Por fari tion, necesas ĝeneraliĝo de la principoj de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj (1948), kiu difinas rajtojn validajn "por ĉiuj homoj, sen kia ajn diferencigo, ĉu laŭ raso, haŭtkoloro, sekso, lingvo, religio, politika aŭ alia opinio, nacia aŭ socia deveno, posedaĵoj, naskiĝo aŭ alia stato".

    7) Tamen tiu principo de individua egaleco ne sufiĉas, ĉar la individuo estas parto de pli vasta loka komunumo, komunumo havanta ligon kun la tero, kie ĝi loĝas aŭ kie ĝi kutimas moviĝi. Post la Deklaracio de 1948 ekzistas en la mondo distribuo de la popoloj, kiun nur paca evoluo, sed neniu milito, "etna purigo" aŭ alia perforto rajtas ŝanĝi. Ni kredas, ke ju pli komunumo sentas ligitecon al sia tero, des pli forta estos ĝia deziro konservi la ekologiajn kaj kulturajn ekvilibrojn de sia loĝloko. Male, ju pli la homoj estas senpersonigitaj, asimilitaj de fremda sed pli forta kulturo, des pli facile ili fariĝos detruantoj de sia heredaĵo, pro kio la tuta homaro malriĉiĝos kaj nudiĝos. Ekzistas en la mondo multaj popoloj, kies rajto al fizika supervivo estas malrespektata. Ekzistas aliaj popoloj, kies rajto al kultura supervivo estas same malrespektata de ŝtatoj, kiuj timas ke diverseco kaj vera kultura libereco povus endanĝerigi iliajn memkonservajn prioritatojn.

    8) Por solvi tiujn problemojn, ni bezonas ne nur individuan, sed ankaŭ grupan principon de libereco kaj demokratio, ĉar, kiel agnoskas la unua artikolo de la Kadra Konvencio por la Protekto de Naciaj [=etnaj] Minoritatoj, aprobita de la Konsilio de Eŭropo la 10-an de novembro 1994, "La protekto de naciaj malplimultoj, kaj de la rajtoj kaj liberecoj de individuoj apartenantaj al tiuj malplimultoj, estas integriga parto de la internacia protekto de la homaj rajtoj". La etnaj rajtoj estas do rajtoj homaj. Krome, la rajtoj je puraj akvo, tero kaj aero, venante de la ĉirkaŭa medio, estas ne individuaj, sed kolektivaj, kaj militojn kaŭzas aŭ almenaŭ daŭrigas la fakto, ke en la mondo estas fortaj malegalecoj ne nur inter la individuoj, sed ankaŭ inter la popoloj.

    9) Sekve, ni alvokas ĉiujn homojn kaj organizaĵojn, laborantajn por kultura, lingva, politika, religia kaj alia libereco al kunlaboro por estigo de nova humanismo, etnista humanismo kiu konsideros la homajn rajtojn laŭ pli kompleta vidpunkto kaj ne neglektos la bazajn aspektojn de grupa kaj loka identeco. Ni estas firme konvinkitaj, ke nur tia humanismo, kiu celas reciprokan agnoskon de la ekzisto de ĉiuj etnoj kaj, sekve, ilian samrajtigon kaj interfratiĝon por forigi la etnan superstrukturon de la hodiaŭaj konfliktoj, povas ebligi problem-solvon kiu utilu al la homoj, kaj ne al potenco-grupoj.

    10) Ni substrekas, ke etnista humanismo estas principo kiu, celante pacan reguligon de ĉiuj konfliktoj, firme kontraŭas naciisman ŝovinismon kaj terorismon, sed same kondamnas la konceptaron de la miskomprenita kosmopolitismo kiu, nome de nur principa egaleco inter la individuoj, celas ilin ĉiujn asimili al la sama modelo kaj ilin fandi en la sama unulingva, unukultura kaj samkonsumanta kaldrono.

    11) Estas nia celo, ke la homaro reorganiziĝu laŭ pli homaj strukturoj de mem-administro kaj rilatado kun la tero, ĉiam donante al la homaj, kulturaj kaj naturaj flankoj de la vivo la prioritaton kompare kun riĉiĝo, monopolado, ekspluatado de la aliaj. Krome, fundamenta principo de paca kunvivado estu reciproka agnosko de ĉies rajtoj. Ni alvokas al ĉies kunlaboro.


Revuo: Etnismo

Kopirajto © 2015 Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj (IKEL)