Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj (IKEL)

Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj

  www.etnismo.org    →    Esperanto    →    IKEL-Statuto  
Arpitan / Francoprovençâl | Asturianu | Brezhoneg | Català | English | Español | Euskara | Français | Gaeilge | Italiano | Magyar

Laŭ la traktado de minoritatoj oni povas juĝi civilizacion
(Mahatma Gandhi)



Statuto de IKEL

1. Nomo kaj sidejo

1.1. La asocio havas la nomon "Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj" (IKEL).
1.2. La sidejo de la asocio estas en la loĝloko de la prezidanto.

2. Agad-principoj

2.1. La asocio bazas sian agadon sur la principo de suvereneco de ĉiu etno en la kadro de tuthomara solidareco. La konsistigaj elementoj de etno estas la komunaj tradicio kaj kulturo, ofte subtenataj de aparta lingvo.
2.2. La asocio tutmonde
2.2.1. - kolektas informojn pri la historio kaj nuna situacio de la etnoj;
2.2.2. - diskonatigas tiajn informojn per ĉiuj adekvataj rimedoj, precipe per publikaĵoj, seminarioj, prelegoj kaj manifestacioj;
2.2.3. - intervenas ĉe lokaj, regionaj, ŝtataj kaj internaciaj institucioj kaj aŭtoritatoj por forigi diskriminacion kontraŭ etnoj;
2.2.4. - pledas por la uzado de la internacia lingvo Esperanto en ĉiuj interetnaj rilatoj.
2.3. La asocio kunlaboras kun ĉiuj movadoj, institucioj kaj individuoj sur la kampo de batalado kontraŭ etna diskriminacio, restante tamen sendependa de kiu ajn partipolitika au religia ideologio.

3. Membreco

3.1. Ĉiu individuo agnoskanta tiun ĉi statuton povas membriĝi en la asocio per skriba deklaro sendenda al la estraro.
3.2. La membreco finiĝas per
3.2.1. - morto;
3.2.2. - deklaro pri eksmembriĝo;
3.2.3 - eksmembrigo kaŭze de malrespekto de tiu ĉi statuto.
3.3. La membroj devas aktive defendi la principojn de la asocio kaj pagi la jarkotizojn.
3.4. La membroj estas kolektive suverenaj en la gvidado de la asocio.

4. Organiza strukturo

4.1. Membrokunveno
4.1.1. La membrokunveno estas kunvokenda fare de la estraro
4.1.1.1. - normale ĉiun duan jaron;
4.1.1.2. - laŭ postulo de 20% de la membroj de la asocio.
4.1.2. La membrokunveno rajtas decidi nur se ĝi estas kunvokita minimume tri monatojn antaŭ la kunveno-dato kun indikoj pri la loko, ejo, dato, horo kaj provizora tagordo. La membrokunveno rajtas decidi pri ĉiuj aferoj de la asocio per relativa plimulto de la ĉeestantoj kaj anstataŭatoj. Modifo de la statuto eblas nur se la proponata teksto estas distribuita kun la kunvoko de la membrokunveno.
4.1.3. En la membrokunveno ĉeestanta membro rajtas voĉdoni nome de neĉeestanta membro surbaze de skriba komisio.
4.2. Estraro
4.2.1. La membrokunveno elektas minimume ĉiun kvaran jaron estraron kiu konsistas el la prezidanto, unu aŭ pluraj vicprezidantoj, unu aŭ pluraj sekretarioj kaj la kasisto.
4.2.2. La estraro decidas, per absoluta plimulto de siaj membroj, pri ĉiuj aferoj ne deciditaj fare de la membrokunveno. Modifo de la statuto estas ekskluziva kompetenteco de la membrokunveno.
4.2.3. La estraro informas la membraron minimume du fojojn jare pri sia agado.
4.2.4. Ĉiuj oficoj de la asocio estas sensalajraj. Elspezoj faritaj de la estraranoj estas kompensataj nur en la kadro de la decidoj de la membrokunveno kaj de la estraro.

5. Lingvoj, administra jaro

5.1. La oficiala lingvo de la asocio estas la internacia lingvo Esperanto. En eksteraj rilatoj, la asocio rajtas laŭ-bezone uzi samvalide ankaŭ kiun ajn etnan lingvon.
5.2. La administra jaro estas la kalendara.

6. Provizora regulo

6.1. Inter la fondo de la asocio kaj la unua laŭstatuta membrokunveno la asocio estas gvidata fare de estraro elektita de la fondintoj.


Barcelono, la 25-an de septembro 1978.


Revuo: Etnismo

Kopirajto © 2015 Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj (IKEL)